Kiel partopreni la projekton de Miriado

Kiel partopreni la projekton de Miriado

miriado

Saluton kaj bonvenon!


Ĉu vi deziras esti finfine pagita pro via laborado de tekstoj, filmetoj, podkastoj, ktp. en Esperanto? Nun vi povas! Kaj ni ankaŭ kreas novan monon.


La proceso por komence registriĝi en la sistemo estas iomete kompleksa. Bonvolu havi paciencon. Post kiam vi registriĝis, la afero fariĝas tre simpla. Legu atente ĉion ĉi tie.

Unue necesas monujo de Miriado. Ni rekomendas: CoiniD por iOS, CoiniD por Android,Myriad Core por Vindozo, OSX, Linukso, kaj fonto.

Por starigi vian monujon CoiniD, sekvu la gvidilon. NOTU: Elektu 'Legacy'


Pago

Nuntempe la pago estos dividita ĉi tiel por ĉiu verko: (nombro de laborantoj en tiu semajno) * 25USD * (procento de voĉdonoj por via verko)

Do por enspezi plej multe, invitu novajn laborantojn, kaj faru kiel eble 3 plej bonajn publikaĵojn semajne.

Laborantoj estos pagitaj ĉiuvendrede.


Reguloj

  • Via unua publikaĵo devas esti filmeto sur jutubo kun via vizaĝo aperanta, kaj via adreso en la priskribo. Tiun saman adreson vi uzos ekde nun por sendi viajn aliajn publikaĵojn.
  • Verkojn publikigu ĉe telegra.ph
  • Limo de 3 publikaĵoj en unu semajno
  • Por 1 verko via, vi devas proponi 1 ligilon de alia laboranto (el t.me/miriado / facebook.com/miriadmono)
  • 2 verkoj viaj, 3 ligilojn de aliaj
  • 3 verkoj viaj, 6 ligilojn de aliaj
  • Voĉdono por unu ligilo estas kalkulita nur unufoje


Grava atentigo

En via monujo, alklaku la butonon por ricevi kaj kontrolu ĉu via adreso komenciĝas per:

M..
my1..
4..

Ĝuste ĝi devas komenci per M.. (speco Legacy). Se ĝi komenciĝas per io alia, necesas ŝanĝiĝi:

a) Kreu adreson ĉe https://jswallet.github.io/

b) Sendu la monon de via monujo coinid al via monujo jswallet

c) en via coinid, alklaku la dentradon en la supra deksta angulo

d) Account information → remove hot wallet account

e) Malfermu denove vian monujon

f) Start setup of hot wallet → Legacy (ne segwit aŭ bech32!)

g) Resendu la monon de via jswallet al via coinid


Kiel sendi vian laboron

  1. Alklaku la dentradon en la supra dekstra angulo de Myriad CoiniD
  2. Sign message

Address: metu la adreson de Miriado kiu estas en la priskribo de via unua filmeto

Message: algluu viajn ligilojn telegra.ph kaj ligilojn de aliaj laborantoj. Ĝi estos kopiita en via aparato

3. Vizitu https://forms.gle/Ez1utYx7aDG3o4wf7 kaj algluu.


Via gluaĵo devus aspekti kiel:

-----BEGIN MYRIAD SIGNED MESSAGE-----
https://soundcloud.com/spirajn/meditoj-sen-pretendoj-la-masko-de-nietzsche https://telegra.ph/Alia-Semestro-Alia-Kurso-05-31
-----BEGIN SIGNATURE-----
MGWvbvmDDQ8dLPo5Ldix3Xk7dfQhBWxZAn HLOKZi9H7FaGoi5SMFTXUD4A6drOA3ZxejjUWVBkV30OSERxefP8pXkbBjyY9nPW6g+F/ZERHjff3drbeOiCFhM=
-----END MYRIAD SIGNED MESSAGE-----


Sukceson :)


Demandojn sendu al xmy.miriado@gmail.com

Report Page