Alia Semestro, Alia Kurso

Alia Semestro, Alia Kurso

Jesuo R. Cedeño

Ĉi tiu semajno estas la lasta semajno de la universitata semestro. Finiĝas la periodo 2018-2. Eble al vi ŝajnas iom strange ke fine de majo 2019 okazas la fino de la dua semestro el la jaro 2018, sed tio havas kialon. Malgraŭ la fakto ke lecionoj komenciĝis komence de januaro, registriĝo en kursoj okazis en decembro 2018 kaj pro tio la nova semestro ankoraŭ apartenas al tiu jaro, laŭ universitataj reguloj.

Komencinte dum la dua semajno de januaro, tiun ĉi semestron oni intencis fini meze de aprilo. Sed, kiel estas jam kutimo en Venezuelo, ni havis multegajn problemojn. Ni perdis multe da tempo, jen pro manko de elektrenergio, jen ĉar studentoj iris marŝi protestante kontraŭ la nacia registaro, jen ĉar grupo de gestudentoj fermis la pordojn de la universitato protestante pro la ŝtelado de la lastaj aermalvarmigiloj kiuj ankoraŭ funkciis en la grandaj klasĉambroj. Malgraŭ ĉio, kaj danke al la volpovo de niaj gejunuloj (vi povas legi iom pli pri kiel niaj studentoj nuntempe ebligas ties edukadon en antaŭa artikolo mia ĉi tie).

Meze de tiuj problemoj, mi ofertis miajn elekteblajn esperanto-kursojn por medicinstudentoj. Estas du kursoj: kaj baza kaj progresiga. Ĉirkaŭ cent studentoj enskribiĝis en la baza kurso, kaj deksep en la progresiga. Pro la fakto ke la baza kurso okazis dum horoj kiam restado en la universitato fariĝis danĝera pro multe da ŝtelistoj, ni devis uzi aliajn rimedojn por instruado. Uzante la kurson de esperanto por hispanparolantoj de Duolingo kiel bazo por aliaj taskoj, miaj bazniveluloj sukcese enkondukis sin en esperantujon. La progresigaj studentoj jen ricevis lecionojn, jen aŭskultis esperantan muzikon, jen legis literaturon, kaj jen faris filmetojn kiuj baldaŭ aperos en la miriad-kanalo.

Do, la ĵus-finante semestro donis al ni belajn kaj bonajn memorojn. Unu semajnon ni legis kaj analizis selektitajn erojn el "La Eta Princo". Ni festis la ducentjariĝon de la Kongreso de Angosturo tralegante la bonegan esperantan tradukon kiun publikigis la Venezuela Esperanto-Asocio antaŭ kelkaj jaroj. Sed ne ĉio estis solena aŭ eĉ serioza... Ni ankaŭ parolis pri iu ajn afero tuj antaŭ kaj post la formala leciono. Ni parolis pri esperanto kaj en esperanto. Malgraŭ la nacia ekonomia kaj socia krizo, esperanto donis al ni agrablan etoson.

Hieraŭ mi havis mian lastan renkontiĝon kun miaj progresigaj lernantoj kiel lernantoj. Kiam mi venonte renkontos ilin, ili jam estos lernintoj de la progresiga kurso. Multaj el ili atingis bonan lingvan nivelon. Por aliaj, kelkaj eroj de esperanto eble ĉiam restos misteraj. Nun ili scias pri verkado de artikoloj kaj farado de filmetoj en esperanto, kaj kiel publikigi ilin per miriado. Mi esperas ke ni ĉiuj ĝuos iliajn venontajn esperantaĵojn.


Prof-ro. Jesuo Cedeño

Miriad-adreso: MCmvJm2vH9oAq7PnemARCCeNqwJw5Yeuto

Report Page