Pro mislego, SAT-ano neintence iris al satana renkontiĝo

Pro mislego, SAT-ano neintence iris al satana renkontiĝo


Membro de la Sennacieca Asocio Tutmonda rakontis al la redakcio sian malagrablan sperton.

Vojo de suburba tombejo

FRANCUJO − Jen la rakonto de Didje:

Sur muro apud la sidejo, mi trovis paperan noton, kiu parolis pri enkonduko al Satano. Estante nova membro de SAT, mi pensis ke la evento estis por homoj kiel mi.
Mi do iris al la loko menciita, kaj je la ĝusta horo, mi vidis homojn vestitajn de ruĝaj kaj nigraj koloroj. Ĝis nun, ĉio ŝajnis normala. Mi ofte vidas homojn porti tiujn kolorojn.
Poste, iu alkondukis la grupon al subteraj galerioj. Tio estis stranga, sed ni ĉiuj scias ke Esperantistoj estas frenezaj, ĉu ne?
Ili desegnis grandegan stelon sur la teron per blanka kreto. La stelo havis kvin pintojn, do tio pensigis min pri la stelo de nia flago.
Poste, ili faris cirklon ĉirkaŭ la stelo, kaj komencis kantadon, tenante la manojn de la aliaj. Tio ne estis la Bambo, sed alia tipo de muziko, multe pli solena.
Mi ne povis bone kompreni la kanton. Eble ĝi estas en arkaika Esperanto. Tamen, estas normala afero ne kompreni kantojn en Esperanto.
Mi komprenis ke mi faris eraregon kiam mi vidis monstron leviĝi el la stelo. Mi timis por mia vivo. Mi tiam liberigis miajn manojn, kaj forfuĝis al la plej proksima elirejo.

La redakcio volas memorigi al siaj legantoj, ke por eviti tian malagrablan sperton, Esperantistoj devus informiĝi pri Esperantaj renkontiĝoj kaj eventoj per fidindaj retejoj kiel Eventa Servo.


Por pliaj fidindaj novaĵoj, aliĝu al nia Telegram-a kanalo.

Report Page