Pri mia forpelo el la IJK en Badajoz

Pri mia forpelo el la IJK en Badajoz

Cyprien Guiya, @blankakolombo en Telegramo

Saluton al ĉiuj,

Mi estas Cyprien Guiya el Benino kaj ĉi tiun pardonpeton kaj klarigon mi preparis kune kun kaj helpe de mia amiko Joop Kiefte.

Mi estas la persono pri kiu Libera Folio raportis la forsendon el la IJK en Badajoz. Kiam la koncerna afero okazis, mi pardonpetis kaj tio estis akceptita, poste en laborgrupo la koncerna persono priparolis kio okazis kaj laŭ la kondutreguloj de tiu kongreso, oni ne vidis alian eblon ol forsendi min el la kongreso. Mi forigis mian proponon por plu esti estrarano de TEJO kaj en posta situacio pri diverseco-rilata laboro por TEJO mi estis specife malkonsiderata pro ĉi tiu situacio kaj aliaj situacioj kiel ekzemple kun Ana Ribeiro en kiuj mi miskondutis, parte pro kulturaj malsamoj kaj miskomprenoj.

Mi pardonpetis tiutempe persone, se iu ankoraŭ atendas pardonpeton de mi persone mi bonvenigas tion, kaj mi pardonpetas ĉi tie publike.

Pro mia konatiĝo kun Joop mi komprenas iom post iom pli bone kiel funkcias niaj malsamaj kulturoj. En Afriko, preskaŭ neniu havas aliron al interreto (kaj ĝis la IJF en Italio, kie la aferoj pri Ana okazis, mi eĉ ne sciis kio estas interreto, kvankam ni jam per Facebook antaŭe komunikis. Facebook ege aktivas en Afriko kaj similaj landoj per senpaga mesaĝado ktp) kaj estas ege malfacile aŭ tute ne eble scii pri la penso-disvolviĝoj en Eŭropo. Ankaŭ pro ĉi tio multaj afrikanoj simple ekiras al Eŭropo laŭ ajna ebla vojo, kaj multaj mortas.

Afrika kulturo ankoraŭ estas tre masklisma, viroj ĉasas kion ili volas inkluzive virinon por amrilato, kaj mi eĉ ne konsciis pri malsamaj manieroj aliri tion ĝis kiam oni iom post iom klarigis tion, kiam estis tro malfrue rilate al kelkaj miaj kontaktoj kun virinoj en la Esperanto-movado. Tio kompreneble ne pravigas kio okazis, kaj mi lernis kaj plu lernadas.

Pri kio okazis en IJK, estas konfuzo pri la uzitaj vortoj. Oni uzas la vorton seksa atenco, kio implicas ke okazis io simila al kontraŭvola seksumado ktp, kio ne estas la kazo. Kio ja okazis estis kontraŭvola tuŝado en mallumo kun samĉambranino kiu venis, ĉar mi ne komprenis tiam ke ne estis la persono kiun mi mem invitis al la ĉambro. Tuj kiam mi komprenis la eraron, mi provis korekti ĉi tion, kaj ŝi akceptis tion tiam.

Mi volonte parolados kun vi ĉiuj interrete kaj en renkontiĝoj pri gravaj temoj kiuj rilatas al ĉi tio, kiel la neceso pri edukado pri kulturaj diferencoj, seksa kaj genra egaleco en Afriko kaj ties defioj, kiel edukadi tutan kontinenton kaj antaŭjuĝoj al komunumoj kiuj malpli edukiĝis pri ĉi tiuj temoj.

Dankon pro via tempo por legi ĉi tion kaj bonvolu alskribi min se vi pensas ke io restas farenda aŭ klarigenda.


Cyprien Guiya

Report Page