Miriado kaj Komuna Voĉo

Miriado kaj Komuna Voĉo

miriado

Saluton miriadanoj,

Babilante en la telegrama grupo t.me/miriadejo ni ekhavis la ideon disdoni miriadojn pro volontulado ĉe tiu nova projekto de Mozilla (kreintoj de Fajrovulpo, la retumilo), kvankam ni ne estas oficiale ligitaj kun ĝi. Ĉi tiu artikolo celas malnete klarigi la ideon kaj antaŭrespondi demandojn.

Kio estas Komuna Voĉo?

https://commonvoice.mozilla.org/eo

Resume, ĝi estas datumbazo de hazardaj frazoj en Esperanto. Se multaj Esperantistoj registrus sin laŭtlegi la frazojn, ĝis ni kolektus 10,000 horojn da registraĵoj, eblos por la softvaro de « Common Voice » tre precize transskribi voĉmesaĝojn. Tiel ni povos havi aŭtomatajn subtekstojn kaj voĉkomandilojn kiel la grandaj lingvoj.

Kiel partopreni?

  1. Registriĝu ĉe la retejo de Komuna Voĉo
  2. En Telegramo, faru 1 minutan voĉmesaĝon en kiu vi laŭtlegas ajnan esperantan tekston. Ankaŭ skribu vian uzantnomon ĉe Komuna Voĉo apud foto de via vizaĝo kaj vian adreson de Miriado. Sendu ĉion ĉi al t.me/miriadejo aŭ @kajafek. Via foto restos privata ĉe li.
  3. Iru ĉe https://commonvoice.mozilla.org/eo/dashboard/stat kaj alkaku la okulon super la statistikoj, sekve saltu "Videbla"

4. Post ricevi aprobon de @kajafek, ek al la registrado aŭ aŭskultado. :)

Kiel oni estos pagita?

Ĉiusemajne:

nombro_de_partoprenantoj * 7.5USD * ((kiom_da_registraĵoj_vi_faris / registraĵoj_de_ĉiuj) + (kiom_da_registraĵoj_vi_aŭskultis / kiom_da_registraĵoj_ĉiuj_aŭskultis))

Por partopreni tiusemajne, necesas minimume 15 kontribuaĵoj (aŭ registraĵoj, aŭ aŭskultoj)

registraĵoj_de_ĉiuj kaj kiom_da_registraĵoj_ĉiuj_aŭskultis inkludas nur miriadanojn.

Kiel ekhavi Miriadan adreson por pagiĝi?

Ni rekomendas la monujon COINiD por Androido kaj iFono. Nepre skribu la 12 sekretajn vortojn surpapere ĉar se vi perdus aliron al via monujo, neniu povos helpi vin, nur la 12 vortoj redonos aliron.

Ankaŭ ekzistas pli simpla monujo por retumiloj ĉe https://jswallet.github.io/

Absolute necesas alklaki la dentradon, kopii la "Private Key" (privatan ŝlosilon) kaj sekurkopii ĝin ĉar same kiel la 12 vortoj, ĝi estas la sola maniero rehavi konton.


Atentigoj:

Post fari registraĵon, gravas reaŭskulti ĝin por certigi ke via mikrofono estas en ordo, ke vi prononcis ĝuste, ke vi estas aŭdebla, ktp.

Ekzemple, post fari duan registraĵon, alklaku la "2" sub ruĝa makulo, kaj sekve alkaku la triangulon sub la alia ruĝa makulo por reaŭskulti vian registraĵon.


Ankaŭ, alkaku "Denunci" sube de la paĝo se vi trafas fuŝfrazon.


Bonŝancon!

Report Page