Kio estas TEĈ? Pri kio ĝi temas?

Kio estas TEĈ? Pri kio ĝi temas?

Spirajn Senpretend

Saluton al la esperantistaro, eble multaj el vi jam konas pri jena projekto starigata de s-ano Matthias Liszt kaj mi. Unuafoje ĝi estis nomata Tutmonda Esperanta Kriptoakademio (TEK); tamen, se vi esploras pri la radikoj kunformantaj tiun lastan vorton (Kriptoakademio) vi ekscios ke kripto ja estas "subtera tombejo".

Ni tute pretervidis tion kaj fuŝis la vortan kunmetaĵon, do ni devis reformi la nomon. Mi ne ŝatus ke iuj supozos ke nia Akademio temas pri spertaj eo-tombistoj... La radiko kiun ni bezonis estis "ĉifro", ĉar nia afero temas pri tiaj teĥnologiaj metodoj kaj ties grandaj eblecoj.

Do ĝi estas nun Tutmonda Esperanta Ĉifroakademio (TEĈ), ideo kiu ŝprucis el inspiro de Matthias (esperantisto kaj programisto de la projekto WeKu) por allogi la esperantistaron en mondon de ĉifrovaluta ekonomio, kiu estas, laŭ mia plej klara vido, grava parto de la homa estonteco.

Mi certas ke ni miskonstruos aliajn vortojn ĉar tiu temo estas tro nova, kaj ne ekzistas ankoraŭ vortoj en la Esperanta aŭ aliaj lingvoj por priskribi tiujn detalojn teĥnologiajn. Tamen ni penos konstrui pli prave la bezonotan fakvortaron... tio estas unu el niaj taskoj (iam baldaŭ ni komencos verkadon en Vikipedio tiucele). Pluse, ni petas la helpon de aliaj esperanto-parolantoj por tia interesa konstruado.


Tutmonda Esperanta Ĉifroakademio

TEĈ estas nuntempe simpla virtuala spaco de kuniĝo por esperantistoj volontaj uzi diversajn rimedojn altteĥnologiajn por enspezi ĉifrovalutojn (tio estas, virtuala mono) per propra kreado kultura: filmetoj, podkastoj, eseoj, raportoj, analizoj, rakontoj, muziko, ktp.

Se vi iom pensas pri la afero, vi ekkomprenos ke ĉi tio estas valorinda ŝanco por disvolvi nian tutmondan eo-komunumon, plifortigante ĝin per plia kulturkreado (fare de la esperantistoj mem) kaj per starigado je riĉa ekonomia dinamiko.

Miksado je ambaŭ flankoj, kulturo kaj ekonomio, estas ege potenca strategio por plibonigi ĉian komunumon… Sincere mi opinias ke tion bezonas nia esperantistaro tuttere.

Esperanto-blogistoj

Ekzistas nuntempe pluraj servoj —malmulte konataj de la popolo— kiuj ebligas nin atingi tian monon per kulturproduktado. Ili ĉefe funkcias kiel ĉifroblogejoj, tio estas blogejoj kiuj funkcias rekompencante siajn blogistojn per ĉifromono laŭ aŭtomata sistemo.

Ni, gvidantoj de lernejo TEĈ, pacience instruos ĉiun samideanon kiu interesiĝas pri tia laborado tra servoj kies funkciado estas ege kompleksa pro teĥnikaj kialoj.

La afero do implicas ke ĉiu membro de nia ankoraŭ neformala teamo estiĝos vera blogisto: ĉu video-blogisto, podkastisto kaj/aŭ artikolisto. Tio estas la laboro, kaj promesas tre bonajn konsekvencojn por la tuta eo-movado, ĉar ĝi implicas pli da verkoj, pli da filmoj kaj produktaĵoj en la internacia lingvo.

Krome, via laboro en ĉio ĉi ne nur limiĝus en eo-esprimado… vi ankaŭ povas (kaj mi opinias tion tre profitdona) verki en aliaj lingvoj kaj partopreni aliajn grupojn (laŭ tiaj lingvoj). Tiel vi enspezus kroman monon por via ĉiutaga vivo.

Ni, TEĈ-anoj, ne kontraŭus tiun eblecon iamaniere. Ni eĉ invitos vin en tiajn alilingvajn grupojn (se ni konas iujn konvenajn) ĉar ni deziras ke vi ja atingos plejajn profitojn… Ju pli da profitoj vi gajnos, des pli da kialoj vi havos por daŭri kaj plifirmiĝi en ĉi dinamiko.

Mi nur petas nun la bonvolon de via koro, se okaze ke vi sukcesos multe pli en aliaj komunumoj ol en tiu nia (ĉar eo-movado estas eta), ne foriru de nia eo-projekto; male, helpu nin multe pli por plu disvolvi nian komunumon.

Do niaj kialoj ne estas nur monaj. Ni zorgas pri komunumo.

Stato de nia projekto

Vi komprenu ke ĉifaze nia projekto ankoraŭ estas ĵusnaskita bebo: ni estas malmultaj kunlaborantoj sen amasigita mono por ĉi iniciato, kaj nur procenteto (eble du tri membroj) el ni havas la bezonatajn konojn por instrui aliajn pri ĉio ĉi —blokĉenoj, ĉifrovalutoj, robotservoj.

Dume nia grupo renkontiĝas en Telegramo-babilejo. Tie ni helpas vive ĉiujn interesatojn pri plenumendaj paŝoj por atingi ĉifromonon kaj verki bone en ĉifroblogejoj.

Mi decidis konekti mian reaktivigatan projekton Mono Money —projekto por instruado pri ĉifroekonomio en altteĥnologia socio— kun TEĈ, kaj mi publikigos tie multajn instruojn eo-lingvajn. Do bonvolu ekaboni la spacojn de Mono Money por resti informate. Vi povas spekti enkondukan-filmeton ĉi sube:

Ĝi ankoraŭ montras nian menciitan eraron pri "kriptoakademio", sed venontaj filmetoj estos liberaj el tiu miso.

Partopreni

Telegrame

Unuapaŝe, vi povas elŝuti la aplikaĵon Telegramo ĉi tie, kaj poste aliri nian grupan kanalon per ĉi ligilo.

Kiam oni alvenos tie mi invitos tiun legi trankvile ĉi klarigon (kiun vi estas nun leganta), por ne ripeti ĝin ĉiufoje al novuloj. Ripetadi saman klarigon povas iĝi ege lacige por ni, instruistoj, kaj ni bezonas sane protekti nin kontraŭ laco.

Ĉifroblogeje

Se vi estas nun forte interesata kaj deziras komenci vian laboradon tuj, bonvolu aliri ĉi sekvajn paĝojn kaj krei viajn personajn kontojn tie. Avertinde, vi devos elpensi uzanto-nomon konvenan, ĉar vi ne povos ŝanĝi tion poste:

  • WeKu
  • Ili donos vian konton tuj, kaj vi povos jam komenci labori.
  • Steemit
  • Ili atendigos vin dum kelkaj tagoj ĝis kiam via konto estos kreita.
  • Minds
  • Vi povas krei tuj konton kaj ekgajni Minds-tokenojn per via agado en ĉi socireto. Ni nun havas TEK-grupon ĉi tie.

Tiuj estas la precipaj ĉifroblogejoj kaj ĉifrovalutaj sociretoj kiujn ni utiligas nuntempe. Mi aldonos novajn baldaŭ, kiam mi eltestos sufiĉe iliajn konvenecon kaj profitecon (mi estas nun testanta dekojn de tiaj servoj).

Miriada projekto de Kaja

Fine mi devas diri, ke ni ankaŭ estas nun partoprenante la projekton Miriado de s-ano Kaja. Tio helpos nin multe impulsi niajn ideojn kaj atingi niajn celojn, ĉar nuntempe (pro teama ĵusnaskiteco) ni ne atingas sufiĉajn rekompencojn en la ĉifroblogejoj.

Mi scias ke se ni apogas metode unuj la aliajn, ni povos subteni (kaj plibonigi) nian eo-kulturagadon per la financa apogo de la Miriado-projekto. Ni havas similajn celojn kaj deziras vidi estontece multe pli da esperantistoj publikigante kulturaĵojn kaj interrilatiĝante, sur bone disvolvata virtuala ekonomio.

Niaj grupaj sukceso kaj profito dependas de la forto de nia komunumo, tial mi esperas viajn entuziasmon kaj partoprenadon.


https://t.me/lernejo_tecx



Report Page