Kiel Mi Starigis Oficialajn Esperanto-Kursojn en Mia Universitato en Venezuelo

Kiel Mi Starigis Oficialajn Esperanto-Kursojn en Mia Universitato en Venezuelo

Prof-ro Jesuo R. Cedeño

Mi ne bone memoras kiam okazis mia unua renkontiĝo kun la internacia lingvo, sed bone memoras kiel tio efektiviĝis. Iam dum la mezaj 90-aj jaroj mi legis artikoleton en popolscienca revuo pri facile lernebla lingvo kiu celis esti solvo por pli bona internacia komunikado. La artikoleto eĉ havis kelkajn regulojn de la lingvo (mi memoras la j-finaĵon por pluraloj). Tiu lingvo ŝajnis al mi interesa, sed tiam mi havis nenian rimedon por trovi plian informon pri la lingvo, kaj do mia scivolemo devis resti malsata, sed unu vorto bone instaliĝis en mian cerbon: esperanto.


Dum la jaro 2000, mi havis mian unuan hejman aliron al interreto. Malmulte de tempo pasis antaŭ ol la nomo de tiu interesa lingvo pri kiu mi iam legis, revenis al mia menso, kaj mi decidis tuj serĉi informon. Mi trovis paĝon kiu enhavis priskribon de la esperanta gramatiko, sed ne estis vera kurso de esperanto. Mi tralegis tiun gramatikon, kaj mia intereso pligrandiĝis. Kelkaj tagoj poste, serĉo per Yahoo! (Guglo ankoraŭ ne ekzistis tiam) direktis min al la Senpaga Retpoŝta Esperanto-Kurso de ELNA, kaj per tiu kurso mi esperantiĝis, sub la gvido de Oleg Izjumenko. Tiam mi studis mian lastan jaron en la medicina lernejo, kaj kompreneble havis noktajn deĵorojn. Mi ĉefe studis dum tiuj noktoj, legante lecionojn kaj solvante ekzercojn inter pacientoj. Post la deĵoro, antaŭ enlitiĝi, mi sendis miajn ekzercojn al Oleg. Mi finis la kurson komence de 2001, kelkajn monatojn post mia kuracistiĝo.


Do, mi fariĝis esperantisto! Tre bone! Sed restis unu problemo... Mi estis la sola esperantisto en la urbo. Ĉu vere utilas scipovi lingvon se estas neniu alia interparolanto? Mi komencis labori kiel instruisto en la universitato en majo 2001, kaj mi opiniis ke bonega maniero praktiki mian ĵus-lernitan lingvon estus instrui ĝin al aliuloj. Sed mi volis fari tion oficiale. Necesis starigi oficialajn, elekteblajn esperanto-kursojn en mia universitato. Tamen, estis tri obstakloj al tio: 1) Universitataj reguloj kaj procezoj. 2)Manko de scio pri esperanto, kaj 3) Mi mem.


Universitataj procezoj: starigo de elektebla kurso en la universitato estas longa, teda kaj ĝenerale malfacila afero. Sekve, malmultegaj instruistoj eĉ klopodas ĝin. Tial, estas malmulte da elekteblaj kursoj por niaj studentoj. Por kuracistiĝi, studento bezonas gajni kvar elekteblajn kredunuojn dum sia lernado. Kiam mi eklaboris en la universitato, estis nur dek malsamaj elekteblaj kursoj por medicinstudentoj, kiuj kapablis ricevi po ĉirkaŭ 200 studentoj semestre. La fakultato havis tiam proksimume 1600 studentojn. Do, estis grava manko de elekteblaj kursoj, kaj tiu manko pligrandiĝis ĉar la nombro de studentoj rapide plialtiĝis. Tuj post havi fiksitan postenon en la universitato, mi enkondukis la proponon por starigo de du elekteblaj esperanto-kursoj. Tio okazis en la jaro 2004. Ĝuste tiam, la universitataj estroj komencis ricevi multajn premojn kaj plendojn pro la manko de elekteblaj kursoj. Ĉiam kiam mi aŭdis studenton plendi pri tio, mi informis "Jes, tiu manko estas terura! Sed ĉu vi scias ke estas projekto por du novaj kursoj, kiu restas en la burokrata procezo?". Ju pli da studentoj sciis pri la projekto, des pli da premo al la aŭtoritatuloj.


Manko de scio: Eble tio ĉi ne estas tiom granda afero ĉe vi, sed ĉi tie oni nenion sciis pri esperanto. La plejmulto el homoj eĉ ne konas la vorton. La malmultegaj uloj kiuj ja konas ĝin havas tre diversajn ideojn kaj opiniojn. Interalie: "Esperanto estas malnova, mortinta lingvo"; "Ĝi estas idealisma projekto"; "Ĉu tio ne temas pri iu religio?", kaj mia plej ŝatata opinio: "Esperanto estas la lingvo kiun parolis Adamo kaj Eva en Edeno, ĉu ne?". Do, necesis enkonduki esperanton al la studentaro, sen la ebleco paroli la lingvon al alia persono. Dum multe da tempo, en mia oficejo ĉiam ludis esperantan muzikon, kaj sur mia skribotablo ĉiam "hazarde" troviĝis ia materialo pri esperanto. Ĉu revuo, ĉu artikolo, ĉu ĵurnalo. Do, kiam studento neeviteble eniris mian oficejon por klarigon pri bioĥemio, ties okuloj ĉiam trovis ion en tiu nekonata lingvo. Pro scivolemo, ili preskaŭ ĉiam demandis "Kiu lingvo estas tiu?", malfermante la tiom bezonatan pordon. Kompreneble, temis pri formika laborado. Sed iom post iom, jaron post jaro, pli kaj pli da studentoj sciis pri esperanto kaj kiel ĝi povus esti bona alternativo por elektebla kurso en la universitato. Kaj tio ankaŭ helpis fari premon al la aŭtoritatuloj.


Intertempe, la burokrata procezo daŭriĝis. Kaj dum julio 2009, kvin jaroj post enkonduko de la projekto, mi ricevis alvokon de la studplana komitato: mi havis la permeson starigi la kursojn! Sed ankoraŭ restis unu obstaklo: mi mem.


Kial mi mem estis obstaklo? Mi konfesas ke mi ne estas facila instruisto. Mi estas ja postulema instruisto, instruante malfacilan kurson. Kiam la studentoj eksciis pri la projekto por la kursoj, oni ofte aŭdis la demandon "Bioĥemio estas deviga kurso, kaj do kelkaj studentoj devige sekvas kurson de D-ro Cedeño. Sed kiu freneza menso volonte aliĝos al kurso lia?". Laŭ multaj studentoj, mi estas ne nur postulema instruisto, sed ankaŭ malbona persono, fiulo, kaj eble murdisto aŭ eĉ kanibalo. Sed tion pensas ĉefe studentoj kiuj studas bioĥemion sub ALIAJ instruistoj. Miaj propraj studentoj konas la veron: mi estas ĝenerale afabla kaj bonkora, sed ja postulema. Al miaj studentoj kiuj interesiĝis pri esperanto, mi klarigadis ke mia postulemo kaj la malfacileco de la kurso estas ĉar bioĥemio estas malfacila scienco. Sed esperanto estas lingvo kiu, pro dizajno, estas facila. Do, la kurso estos facila. Sufiĉe da lernantoj fidis je mi, kaj en oktobro 2009 mi ricevis miajn unuajn esperanto-lernantojn.


Tiel mi starigis tiujn kursojn kiuj ankoraŭ elekteblas en la Sanscienca Fakultato. Mi instruas kurson kaj bazan kaj progresigan. La venontan semajnon nova semestro komenciĝos en la universitato, kaj 40 studentoj aliĝis la bazan nivelon, kaj 10 la progresigan.


Myriad-adreso: 4kxudktRorgdAkTgM4ivLA6soSwcdDKzLG






Report Page