Hej Google, aŭtomataj subtekstoj ĉe Jutubo, Zoom, k prononcekzercoj ĉe Duolingo, baldaŭ en Esperanto

Hej Google, aŭtomataj subtekstoj ĉe Jutubo, Zoom, k prononcekzercoj ĉe Duolingo, baldaŭ en Esperanto

kaja

Ekde kelkaj jaroj, la ĉefaj dialektoj de la grandaj lingvoj, kiel la angla kaj hispana, havas funkcieblajn voĉrekonilojn. Pere de maŝinlingva lernado, kun granda kolekto de kelksekundaj voĉregistraĵoj kaj ties tekstoj, eblas evoluigi softvaron kiu plenumos la taskojn en la titolo de tiu-ĉi artikolo.

Imagu voĉkomandi vian telefonon per Esperanto. Aŭ ĉeesti Zum-konferencon kaj senpene kompreni ĉiujn. Imagu la eblecon ekzerci vian prononcadon ĉe Duolingo, same kiel jam eblas ĉe aliaj lingvoj. Imagu alŝuti filmeton al Jutubo kaj ne devi mane tajpi kaj ĝustigi la tempon de la subtekstoj (ege temporabe). Tio baldaŭ estos realo ankaŭ pri nia lingvo, dank' al la kuniĝo de du malfermitkodaj projektoj, Komuna Voĉo de Mozilla, kaj la ĉifromono Miriado.


Kreskado de la projekto Komuna Voĉo. Esperanto nun rangas 7e el ĉiuj lingvoj.
Emblemo de Miriado


Volontulado ĉe Komuna Voĉo estas ege facila. Oni eĉ ne bezonas krei konton. Oni povas komenci en sekundoj ĉi tie.

Kun kolekto de 90 horoj, la voĉrekonilo ĝuste subtekstigis ~50% de vortoj. Mozilla eldonas novan version de la rekonilo ĉiujn 6 monatojn.

Por havi vere utilan, funkcieblan voĉrekonilon, necesas atingi 10,000 horojn da voĉreĝistraĵoj. Dum la projekto Komuna Voĉo lanĉis antaŭ 2 jaroj, konstateblas ke la kreskado estis tro malrapida. Feliĉe, antaŭ tri monatoj, investantoj de la projekto Miriado decidis financi la evoluadon de Komuna Voĉo en Esperanto. Nun volontuloj povas esti pagataj, plenuminte ĉi-tiun formularon.

En la Telegram-grupo t.me/miriadejo, oni sinorganizas pri volontulado ĉe KV. Jam estas 129 membroj.



Report Page