EKSTERTERA VIVO

EKSTERTERA VIVO

ien

ne pluvis kaj ne neĝis. iam iu neindentigita fluganta objekto venis de kosmo al nia terglobo. usona aerarmeo kaj japana aerarmeo ne povis eltrovi la NIFOn. fi! kial ili flugas? kompreneble mi ne povis eltrovi ĝin. sed male mi estis eltrovita de ĝi. kiam mi atendis mian amikinon sur iu strato en iu urbo, hometo aperis antaŭ mi. ria haŭto estas verda kaj riaj okuloj estas pli grandaj ol homo. mi komprenis, ke ri ne estas homo same kiel ni, verŝajne ri estas feo aŭ ogro. ri salutis al mi esperante.

«saluton! m'estas ekstertera vivo.»

ankaŭ mi resalutis kaj demandis rin.

«sa…saluton. mi estas ter…terglobano. kio estas "m'estas"? mi aŭdis tion unue.»

ri respondis.

«ho! "m'estas" estas mallongigo de "mi estas". tio estas esperanta fundamenta mallongigo. ŝ'estas, il'estas, ĝ'estas kaj l'estas. ĉu vi ne scias tion?»

«ne. mi ne scias tian mallongigon.»

verŝajne ria esperanto estas malsama ol nia esperanto iomete. mi demandis rin.

«ĉu v'estas esperantisto?»

ri ridis.

«ni ne uzas "v'estas", tiu signifas "vesti estante"»

ri diris tion. ri estas vere esperantisto. ri demandis min.

«ĉu vi estas studento?»

«jes.»

«kian aĝon vi havas?»

«mi havas 22 aĝojn.»

tiam mi amikino venis al ĉi tie. ŝi ne estas esperantisto. ŝi surpriziĝis de ke ekstertera vivo parolas esperante kun mi. ĉar ŝi pensis, ke eksterteraj vivoj lernas la anglan lingvon por savi homaron kaj ilia instruisto de la angla lingvo estas dissekcita usonano. aliflanke ri surpriziĝis de ke mia amikino ne povas paroli esperante. mi klarigis, ke ŝi estas japano kaj ordinara japano ne povas paroli esperante. aŭskultinte tion de mi, ri demandis min.

«ĉar ŝ'estas japano, ĉu ŝi ne estas homo? kio estas "japano"? ĉu ĝ'estas besto?»

mia amikino ne estas besto, verŝajne. mi klarigis, ke japano estas unu nacio de homaro kaj japano parolas en la japana lingvo ordinare. kaj mi diris jenon.

«en la mondo, homoj, kiuj parolas esperante, estas malmulta, ĉirkaŭ miliono da homoj.»

sed ri ne komprenis tion.

«stranga! mi scias, ke esperanto estas farita de homaro, same kiel komptilo kaj telefono. homo, kiun mi dissekcis, diris tion.»

ho! vi dis…dissekcis homon! ĉu vere? ri daŭris.

«multaj homoj uzas komptilojn kaj telefonojn, kiujn homo faris. sed, kial multaj homoj ne uzas esperanton, kiun homo faris? mi pensas, ke ĝ'estas bona ilo.»

«dankon. sed multaj homoj pensas, ke farita lingvo estas stranga lingvo, kvazaŭ matematika esprimo. kaj multaj japanoj ne scias esperanton aŭ ili pensas, ke esperanto estas eŭropa lingvo. eŭropo estas unu naciaro»

ri ridis kaj diris jenon.

«homaro havas civilizacion, grandan civilizacion. sed homaro ne povas uzi sian civilizacion tre bone. kaj homaro pensas, ke naciaj kulturoj estas pli gravaj ol civilizacio. tio estas interesa kaj stranga. civilizacio estas forto kiu homaro povas iri al kosmo. sed naciaj kulturoj estas ne forto kiu homaro povas iri al kosmo, sed forto kiu homaro disigas sin. tamen homaro uzas nur kulturajn lingvojn kaj ne uzas civilizacian lingvon tre multe. tio estas stranga.»

ri ridis kaj ridegis. kaj post ri, verda hometo kaj homo aperis de ie. verda hometo estas ekstertera vivo same kiel ri kaj homo estas aĝa terglobano, kiu havas blankan barbon.

mi demandis rin.

«kiu estas li? mi pensas, ke li eble estas terglobano.»

ri respondis.

«l'estas nia instruisto de esperanto. ni kaptis lin antaŭ 110 jaroj kaj tiam dissekcis lin. do l'estiĝis nia fidela roboto. de nun, l'estas instruisto de homaro, malsaĝa homaro. ni pensas, ke li plibonigos homaron. ĉar li scias uzmanieron de civilizacia lingvo. li povas instrui ĝin al homaro lerte.»

la dissekcita homo, unuvorte roboto diris.

«saluton, du homaranoj! mia nomo estas Lazaro Ludoviko Zamenhof.»


Report Page