Dek bovinoj iĝis la nova oficiala himno de Esperanto

Dek bovinoj iĝis la nova oficiala himno de Esperanto


La komitato pri Esperanta kulturo gratulis sin pro tiu decido

La nova himno de Esperanto

POLLANDO − Post 10 voĉdonoj por, 0 voĉdono kontraŭ, la famkonata kanto Dek bovinoj iĝis la nova oficiala himno de Esperanto.

La decido elekti novan himnon venis post la konstato, ke preskaŭ neniu Esperantisto kapablis memori la kanton La Espero. Fakte, grandega nombro de Esperantistoj eĉ ne kapablis kompreni ĝin, kaj tio aŭdiĝas dum Universalaj Kongresoj.

La redakcio demandis al kelkaj Esperantistoj ĉu ili konas La Espero:

Mi konas nur la unuan frazon: "En la mondo venis novan senton". Poste mi forgesis do mi nur ŝajnige movas mian buŝon kaj je la fino, mi diras "lalalala la lala".
La plej fama kanto en Esperanto? Mi konas ĝin! De-spa-ci-to... Quiero respirar tu cuello...


Laŭ porvoĉdonanto, la kanto transdonas potencan mesaĝon:

En la kanto, la nombro de bovinoj kreskas. Tio reprezentas la kreskon de la Esperantistaro danke al daŭra uzado de la lingvo.

La ĝenerala opinio estas ke Dek bovinoj estas kanto pli neŭtrala, pli pacema, kaj multe pli moderna ol La Espero. Ĝi pli bone reprezentas la diversecon de Esperantistoj, kaj igas la lingvon pli alloga por eksteraj homoj.

Kaj honeste, la kanto pli bonas.

Por pliaj fidindaj novaĵoj, aliĝu al nia Telegram-a kanalo.

Report Page