ARĤITEKTURO EN TROJO

ARĤITEKTURO EN TROJO

Baptisto

En Trojo, franca urbo situanta nordokcidente de la lando, vi povos vidi kvazaŭmezepokan arĥitekturon, kies belecon la popolo provis konservi.

Mapo de Francujo
Urbocentro de Trojo

Ĉar la urbo estis destruita kaŭze de pluraj fajregoj, la hodiaŭaj domoj ne estas originalaj. Tamen, ekde la jaroj kvindekaj, oni rekonstruadas domojn tiajn, kiaj ili estis mezepoken: en la urbocentro, kies formo memorigas pri ŝtopilo de ĉampano (Trojo lokiĝas en regiono Ĉampanjo, kie ĉampano estas produktata), estas mirindaj trabfakdomoj, kiuj estas historiaj domoj kun ligna skeleto, kies fakoj (trusa sistemo) estas plenigitaj de brika masonaĵo.

La urbo iĝis tiom bela ke oni nomigis ĝin "la plej bela urbaro mezepoka en Francujo".

Tipaj trabfakdomoj

Plie, tiaj konstruaĵoj logas multajn turistojn, kiuj povas ekŝati arĥitekturon respektantan la historion kaj la heredaĵon de Trojo.

Alia turismema strato, en la urbocentro

La urbo ankaŭ havas riĉan religian arĥitekturon, kun ĝiaj dek preĝejoj gotikaj, kiel la Katedralo Saint-Pierre Saint-Paul, unu el la plej belaj monumentoj de la regiono. Ĝia konstruado komencis en 1200 kaj finiĝis en 1634; do multaj arĥitekturistoj laboris laŭ plano kreita dum la komenco de la konstruado.

Katedralo Saint-Pierre Saint-Paul


Report Page