ĉokolada kuko

ĉokolada kuko

ien

homoj krom ni malaperis

en ĉi tiu senhomejo

mi estas Adamo

vi estas Evo

sed vi ŝajnas malgaja

kial?


homoj krom ni mortis

en ĉi tiu planedo

mi estas reĝo

vi estas reĝino

sed vi ŝajnas malĝoja

kial?


homoj krom ni ekstermiĝis

en ĉi tiu kosmo

mi estas dio

vi estas diino

sed vi ŝajnas soleca

kial?


«ĉar mi ne povas manĝi ĉokoladan kukon»

Report Page